Archive for the ‘ĝenerala’ Category

Hamburga KEKSO 2010

Author: Nicky

Ho, nu. Jes ja, mi malfruas, bedaŭrinde. Malgraŭ tio, nun ĉi tie estas la fotaro:


Paske 2010 la Kekso estis.

(weiterlesen…)

Inaŭguro en Herzberg

Author: Nicky

En la Esperanto-urbo Herzberg grava evento okazis. Monumento kreita en Ĉinio estis inaŭgurita de la urbestro de Herzberg. Trumpetisto ludis la eŭropan kaj la Esperantan himnojn dume.

Monumento - fotografistino: Marti, www.esperanto-urbo.de

Monumento - fotografistino: Marti, www.esperanto-urbo.de

Okaze de la 150a naskiĝdatreveno de d-ro L. L. Zamenhof en Herzberg. Ĉeestis reprezentantoj de UEA, HES, ICH, de la kulturdeputito kaj de la gazetaro. Krome estis laŭtlegitaj salutmesaĝoj de la skulptistoj, de BELO kaj de s-ro Zamenhof-Salewski. Koruso de la loka gimnasio kaj pianisto akompanis la eventon per belaj muzikpecoj. La kantoj estis en Esperanto.

Programo (PDF):  germana