Posts Tagged ‘monumento’

Inaŭguro en Herzberg

Author: Nicky

En la Esperanto-urbo Herzberg grava evento okazis. Monumento kreita en Ĉinio estis inaŭgurita de la urbestro de Herzberg. Trumpetisto ludis la eŭropan kaj la Esperantan himnojn dume.

Monumento - fotografistino: Marti, www.esperanto-urbo.de

Monumento - fotografistino: Marti, www.esperanto-urbo.de

Okaze de la 150a naskiĝdatreveno de d-ro L. L. Zamenhof en Herzberg. Ĉeestis reprezentantoj de UEA, HES, ICH, de la kulturdeputito kaj de la gazetaro. Krome estis laŭtlegitaj salutmesaĝoj de la skulptistoj, de BELO kaj de s-ro Zamenhof-Salewski. Koruso de la loka gimnasio kaj pianisto akompanis la eventon per belaj muzikpecoj. La kantoj estis en Esperanto.

Programo (PDF):  germana